Startpaĝo 
Konsiloj 
   Ĝenerale
   De spertuloj
   FormatRekomendoj
   Gvidlinioj
   Oftaj demandoj
   Tipografio
Faktoj 
Informiloj 
Videoj 
Fotoj 
Bildoj 
Ligiloj 
Alŝutejo 
Kontakto 
Retlistoj 
Diskutejo 
SERĈU 


E@I
UEA
nitobe
EEU
EDE
Startu


Oftaj demandoj
3.1.2006

Oftaj demandoj pri Esperanto

Demandoj: Anna Skudlarska kaj Jevgenij Gaus
Respondo-provoj: Ziko M. Sikosek

  1. Kio estas Esperanto?

    Oni povas miri pri tiu demando, sed eble la ĵurnalisto vere ne scias tion, aŭ li volas simple aŭdi tion per la propraj, aŭtentikaj vortoj de esperantisto. Fakte, tio estas bona ŝanco por vi - oni donas al vi la eblecon mem influi la direkton de la intervjuo, per lerta respondo. Via respondu estu mallonga kaj baza: internacia lingvo, kiu evoluiĝis laŭ la projekto de sinjoro Zamenhof en Varsovio, aŭ simile. (vidu dokumenton "Ne-mitaj faktoj pri Esperanto"
  2. De kie devenas la nomo Esperanto?

    Kompreneble oni scivolemas la devenon de tiu stranga vorto. La titolo de la projekto de Zamenhof estis "Internacia lingvo", kaj li uzis la pseŭdonimon "Esperanto", ĉar li timis ke li povus ricevi problemojn - estis ja la cara Ruslando, kiu tre suspektis novajn aferojn. Sed li tre rapide malkaŝis la pseŭdonimon, kaj pere de "la lingvo de esperanto" kaj "esperanto-lingvo" ĝi fariĝis la nomo de la lingvo.
  3. Kiam kaj kiel ĝi aperis?

    Zamenhof estis judo el la getto, kaj spertis etnajn konfliktojn sur la stratoj de la multpopola Ruslando. En 1887 li eldonis broŝuron, en diversaj lingvoj, kun la bazaj reguloj kaj eta komenca vortaro.
  4. Ĉu vi vere povas diri ĉion kion vi volas en Esperanto?

    La esperantistoj komunikas per Esperanto pri tre malsamaj aferoj: ekzemple, la internaciaj Esperanto-asocioj kompreneble havas estrarajn kunsidojn ktp. en Esperanto. Oni verkas librojn en Esperanto, ekzistas radio-elsendoj. Kiam du diverslandaj parolantoj geedziĝas, ĝi fariĝas ofte eĉ familia lingvo.
  5. Ĉu ekzistas iu kulturo en Esperanto?

    Ne ofendiĝu pro tia demando, oni plej ofte ne volas "ataki", sed simple volas scii. Do, se la demando ankoraŭ ne respondiĝas per aliaj respondoj, menciu la iom specifan. nenacian kulturon de Esperanto. Al tio apartenas originale verkitaj libroj, la renkontiĝoj kun iliaj moroj (ekz. Internacia vespero), vortludoj, ŝercoj, dirmanieroj.
  6. La angla jam estas internaciatutmonda lingvo - por kio oni devas lerni novan lingvon?

    Kompreneble, estas bone ke oni lernas tiun gravan lingvon en lernejoj. Sed la esperantistoj aliflanke trovas same bone ke ili malkovras esperanton por si mem. Esperanto havas lingve kelkajn avantaĝojn, ekzemple estas pli facile prononcebla, kaj Esperanto estas relative neŭtrala - ĉiu iam estis komencanto.
  7. Kiom da homoj parolas Esperanton?

    Oni ne scias ekzakte, ĉar ni ne povas detale superrigardi kiu lernas, kiu vere uzas ĝin, kiu membriĝas ie. Proksimume, 50.000 membras en asocioj aŭ havas aliajn konstantajn rilatojn al la lingva komunumo de Esperanto, do iras al renkontiĝoj, aĉetas librojn, korespondas...

    La demando pri nombro estas tre tikla, kaj precipe malbonas se Esperanto-asocioj disvastigas malsamajn nombrojn. Kial la demando? Ĵurnalisto volas iom enketi pri la sukceso/allogeco de esperanto. Se vi diris ke "ĉiuj homoj lernu Esperanton" (kaj viu prefere ne diru tion), tiam la ĵurnalisto interesiĝas kiom multe via komunumo jam progresis sur tiu vojo.
  8. Kie oni povas uzi la internacian lingvon?

    Bone se vi povas mencii aplikojn, kiujn vi mem uzas, kaj pri kiuj vi povas rakonti iom konkrete. La demando estiĝas pro tio ke Esperanto ja ne estas lingvo de lando, al kiu oni vojaĝas.
  9. Kiamaniere oni povas trovi aliajn geesperantistojn?

    Simpla, "teknika" demando: reto, kontaktlistoj de Esperanto-asocioj, koresponda servo de UEA...
  10. Ĉu vi estas sola en via urbo kiu parolas Esperanton?

    Ofte oni estas la sola esperantisto en la propra urbo. Do, jen la ĵurnalisto demandas kun kiu vi parolas - tristas se oni solas kiel parolanto de lingvo. Vi sekve havas la okazon tuj poste informi pri la okazoj kiam vi jes parolas Esperanton.
  11. Kial vi lernis ĝin?

    Jen vi do devas individue respondi. Ŝajnas ĝenerale, ke inter la lingvemaj homoj multaj almenaŭ kiel junulo iam foje pripensas pri la eblecoj skribi la propran lingvon pli fonologie, aŭ eĉ inventi novan lingvon. Kiam oni do renkontas Esperanton, tiam oni havas la eblecon elprovi tion: ĉu lingvo kiel esperanto vere funkcias? Kaj kompreneble, en la Esperanto-komunumo oni trovas aliajn homojn, kiuj ankaŭ estas lingvemaj.
  12. Kiam vi estas inter geesperantistoj, ĉu vi parolas nur en Esperanto?

    La respondo povas trafi du malajn problemojn. Unuflanke, se vi neas ("ni ne ĉiam parolas Esperanton"), la ĵurnalisto povas kredi ke oni ne povas paroli esperante pri ĉio. Aliflanke, se vi jesas, la ĵurnalisto eble trovas tion fanatike kaj troisme.

    Tial klarigu, kial oni kutime parolas Esperanton inter esperantistoj. Se vi iras al vespero de loka grupo, mi ja iras tion ĝuste por paroli en Esperanto. Aŭ, kiam oni estas en internacia renkontiĝo, estas ja malĝentile paroli kun samlandano en nacia lingvo, kaj la aliaj ne povas kunkonversacii. Sed kompreneble, kiam samnaciaj esperantistoj renkontas unu la alian, ili ne ĉiam parolas Esperanton. Ĝi ja estas fremda lingvo, kaj paroli en la gepatra lingvo ja ĉiam pli facilas, ĉu ne?
  13. Ĉu vi ne pensas, ke Esperanto jam malvenkis?

    Jen rezulto de ofta esperantista aserto, ke Esperanto havas certan celon kiel "la finan venkon". La ĵurnalisto kompreneble mem opinias, ke inter la celo "dua lingvo por ĉiuj" kaj la realeco estas granda diferenco. Se li kredas, ke la esperantistoj estas utopiistoj, li ja pravas. Kaj li provos "malkaŝi" tiun grandbuŝecon (li ja estas ĵurnalisto). Do, la celo "dua lingvo por ĉiu" devigos nin ĉiam argumenti kaj aserti ke ni ne estas utopiistoj. Tian diskuton ni esperantistoj ne povas venki.

    Pli bone vi povas respondi, ke kelkaj esperantistoj vere volas Esperanton fari "dua lingvo por ĉiu", sed ke tio ne validas por ĉiuj esperantistoj. La celo de multaj esperantistoj ja estas renkonti aliajn homojn, lerni pri aliaj landoj - kaj tiun celon oni ĉiam "atingas" kiam oni havas kontakton en tiu lingvo.
  14. Ĉu vere Esperanto estas tro eŭropeca kaj pro tio por azianoj estas malfacile lerni ĝin?

    Estas vero ke por azianoj estas malpli facile lerni Esperanton - multaj vortoj de Esperanto ja estas el eŭropaj lingvoj. Kial do azianoj tamen lernas ĝin? Ĉar ĝi kompare al aliaj eŭropaj lingvoj ja havas la samajn lingvajn avantaĝojn, kiujn Esperanto havas ankaŭ por eŭropaj esperantistoj, ke ekzemple ne ekzistas malsamaj gramatikaj seksoj/genroj. Krome, iuj strukturaj trajtoj de Esperanto (alglutineblo ekz) pli similas al aziaj ol eŭropaj lingvoj.
  15. Kiom facila estas Esperanto por lerni? Ĉu ĝi vere estas pli facila ol ĉiuj aliaj lingvoj? Kial?

    Jen tre komprenebla demando - ni esperantistoj ja daŭre mencias la "facilecon de Esperanto". Vi povas respondi kiel vi lernis Esperanton, kaj kiom longe vi bezonis. Diru ke la lern-rapideco de dependas de faktoroj, ekz. ĉu lernanto estas tre talenta. Mi ekzemple foje renkontas homojn kiuj estas komencantoj kaj parolas en komprenebla maniero, sed malrapide kaj kun fuŝetoj - sed mi tiam tre surpriziĝas kiam mi aŭdas ke la koncerna komencanto vere eklernis nur antaŭ tri aŭ kvar monatoj.

    Malfacilas diri ion ĝeneralan ("ĉiu povas lerni Esperanton en x horoj"). Provu eviti tion.

    Gravas ke povas mencii kelkajn tre facile kompreneblajn ekzemplojn, kial esperanto pli facilas ol aliaj lingvoj. Ne diru ekz. "la elparolo estas fonologia" - nur fakuloj komprenus tion. Diru ekzemple: kiam oni lernas la anglan, kaj oni renkontas novan vorton, tiam oni eĉ ne scias kiel prononci ĝin bone. Ekzemple, la anglaj vortoj put kaj cut estas skribitaj tre simile, sed en la unua oni prononcas tiun u kiel u, en la dua kiel a. Alie, en Esperanto oni ĉiam vidas per la skribo kiel oni prononcas vorton. Unufoje lernu la esperantan alfabeton - kaj vi ne plu havas "ortografiajn problemojn".
  16. Ĉu tre simpla strukturo de la lingvo ne igas la lingvon primitiva?

    Jen fakte la granda danĝero, kiam ni diras ekzemple ke la Esperanto-gramatiko havas nur "16 regulojn". Fakte, tiu propaganda mito venas ankoraŭ de Zamenhof mem. Sed "gramatiko" estas nur priskribo de lingvo, kaj oni povas priskribi lingvon tre malsame. Kaj kompreneble la "16 reguloj" ne sufiĉas por scipovi esperanton.

    Esperanto havas la eblecojn kiel aliaj lingvoj, ekzemple oni povas kaj en la germana kaj en Esperanto vidi kiu vorto estas en la objekta rolo en frazo. Sed en la germana oni devas lerni multajn gramatikajn formojn, dum en Esperanto oni devas lerni nur unu gramatikan formon.
  17. De kie estas prenitaj la vortoj? Ĉu ekzistas iuj vortaroj en Esperanto?

    Esperanto estas, kompare kun aliaj malgrandaj lingvoj (se necese: menciu la bretonan, galegan), tre bone ekipita per lerniloj, vortaroj ktp. Ekzistas nacilingvaj vortaroj, do ekz. Esperanto-franca, franca-Esperanto, sed ankaŭ unulingvaj, kie post la vortoj aperas klarigoj resp. difinoj en Esperanto mem.

    La plej multaj vortoj estas el latinidaj lingvoj, kiel la itala aŭ franca. Tiuj vortoj ofte estas rekoneblaj en multaj vortoj, kiel ... (Prenu vortojn, kiujn viaj samnacianoj povas kompreni. Atentu ke vi ne elektas "negativajn vortojn", kiel "mizero", "pestilenco". Atentu ĉi-kaze, ke vi ne mencias grekdevenan vorton kiel ekzemplon de romanida vorto, ekz. "katastrofo".)

    Kelkaj estas el la ĝermanaj kaj slavaj vortoj, por eviti sam-aspektajn vortojn kun simila signifo.
  18. Ĉu ekzistas denaskaj esperantistoj?

    La demando pri infanoj kiuj parolas Esperanton povas rilati al la scivolemo, "kiom normala" estas Esperanto. Do jes, ekzistas tiaj infanoj, kiuj krom nacia lingvo lernas ankaŭ Esperanton. La Esperanto-gepatroj estas kutime homoj kiuj zorgas pri bona ĝenerala kaj lingva edukiĝo, ekzemple faras lingvajn ludojn, laŭtlegas, disponigas legolibrojn, tial tiuj infanoj ĝenerale havas almenaŭ bonan bazon por bone lerni la gepatran nacian lingvon kaj ankaŭ Esperanton. Sed ne ĉiu infano de esperantistoj lernas Esperanton, tio tre dependas de la emo de la gepatroj kaj de la kreskiĝanta infano.
  19. Ĉu Esperanto estas sola artefarita lingvo? Kion vi povas diri pri aliaj artefaritaj lingvoj? Kiujn avantaĝojn havas Esperanto rilate aliajn artefaritajn lingvojn?

    Foje fakte ĵurnalistoj aŭdis pri aliaj projektoj, precipe Volapük. Eble ili legis en leksikono pri ĝi. Ne polemiku pri tiuj aliaj projektoj, ĉar tio sonas arogante kaj estas ridinde - se Esperanto ne "venkis", kial esperantisto rajtas ridi pri aliaj tiaj lingvoj?

    Se Esperanto estas la plej multe uzata planlingvo, tio havas du kialojn:
    • Zamenhof multe laboris por Esperanto kaj povis trovi simpation por ĝi. Li kreis la lingvon tradukante popularajn verkojn (la bilblion, Shakespeare), do ekde la komenco igis ĝin viva, taŭga por ĉitaga uzo.
    • Kelkaj aŭtoroj volis krei lingvon tre regulitan kaj skematikan. Tia estas malfacile lernebla kaj uzebla. Aliaj aŭtoroj ĉefe imitis la jam ekzistantajn lingvon, ĉefe la romanidajn. Esperanto estas lerta kompromiso inter ambaŭ direktoj, aŭ, per la vortoj de Umberto Eco: "Esperanto estas bone farita lingvo."
  20. Ĉu eblas en Esperanto esprimi emociojn kaj sentojn? Ĉu eblas diri la frazon "mi amas vin" en Esperanto?

    Do, la ĵurnalisto elprovas la taŭgecon de Esperanto, kaj ankaŭ elprovas ĉu la Esperanto-reprezentanto vere scipovas ĝin. Jen eta dilemo: se vi tradukas la frazon kaj diras ĝin tre malrapide kaj bone kompreneble, tiam la leganto/aŭskultanto povas eble jam iomete kompreni, bone. Sed aliflanke oni povus kredi ke oni povas paroli Esperanton nur pene kaj malrapide. Alia poluso de la dilemo: se vi rapide parolas, tiam oni pensas: ho, mi nenion komprenis, ŝajne Esperanto ne estas tiom facila. Solvo: diru la frazon unue en normala rapideco, poste ripeti ĝin tre klare kaj malrapide.
  21. Ĉu en Esperanto ekzistas dialektoj?

    Oni povas iomete aŭdi, de kie venas alilanda esperantisto. Sed oni povas tamen bone kompreni unu la alian. Kompreneble, ekz. junuloj parolas iom alie ol maljunuloj, kiel en ĉiuj lingvoj. Diferencetoj kiuj aperas en parolo de diversaj grupoj de esperantistoj ne pligrandiĝas kun tempo, eĉ male.
  22. Ĉu Esperanto estas vivanta lingvo? Ĉu la lingvo evoluas?

    Jes, kiam homoj uzas lingvon, tiam ĝi iomete ŝanĝiĝas. Do, kiam aperas novaj aferoj, ekzemple novaj inventaĵoj, tiam oni bezonas novan vorton. Oni aŭ enkondukas novan vorton aŭ kunmetas novan vorton el jam ekzistantaj. Ekzistas Akademio de Esperanto kaj ankaŭ la norma vortaro PIV, tial la lingvouzo tamen restas unueca.
  23. Ĉu en iuj landoj Esperanto estas subtenanta de registaroj?

    Foje ĵurnalisto eble demandas kiel la registaroj opinias pri Esperanto, aŭ ĉu Esperanto-asocioj havas rilatojn al registaro. La fono de la demando eble estas enketi pri la reputacio de esperantistoj ĉe ŝtataj organoj, aŭ ekscii ĉu la esperantistoj estas kontraŭŝtataj kveremuloj.

    La respondo kompreneble dependu de la situacio en via lando. Se paroli pri Germanio, la federacia ministerio pri junularo subtenas la agadon de Germana Esperanto-Junularo, do ekz. mone subtenas la Internacian Semajnon. (Jen okazo mencii tiun renkontiĝon.) La mesaĝo estu: ni estas serioza asocio kiu pozitive laboras kun junularo, faras ion bonan por junularo, kaj la ŝtato rekonas tion.
  24. Ĉu vi povas mencii kelkajn famulojn, kiuj parolis(-as) Esperanton?

    Fakte, mi ankoraŭ neniam aŭdis tiun demandon, sed ĝi povas esti ke iu demandos tion. Atentu, ke vi mencias personojn bone konatajn en via lando (lokajn famulojn), kaj personojn kiuj ne estas pridisputataj. Ekzemple, mi ne mencius la diktatoron Tito, kiu dum iu restado en malliberejo lernis kelkajn vortojn.
  25. Se la lingvo vere estas bona kaj pli facila ol ĉiuj aliaj, kial do ĝis nun ĝi ne iĝis oficiala?

    Respondo al tia demando kompreneble dependas de tio kion vi opinias mem pri Esperanto. Se vi vere volas ke ĉiuj homoj lernu Esperanton, tiam vi havos problemon: danĝera estas la tento malbeni la tutan eksteran mondon kaj nomi la normalajn homojn stultaj aŭ fiaj - per tio vi ja ofendas la ĵurnaliston kaj ties legantojn/aŭskultantojn. Pli milde estas, se vi atentigas ke povas ja esti ke io bona kaj taŭga ne tuj estas akceptata kiel tia.

    Se vi pensas pri pragmatike kaj modere pri Esperanto kaj la mondo, eblas diri, ke vi eltrovis ke Esperanto estas io bona por vi mem kaj aliaj homoj, sed ke aliaj homoj ja havas eble aliajn interesiĝojn aŭ bezonojn. Kaj oni ja trovas iun agadon aŭ hobion bona, tio ja ne signifas nepre ke oni mem faras tion. Tamen, simple "gustumi" Esperanton, ĉar ĝi ja estas interesa afero, tion la esperantistoj povas certe senprobleme rekomendi al ĉiuj homoj kiuj interesiĝas pri lingvoj aŭ aliaj landoj.