Startpaĝo 
Konsiloj 
   Ĝenerale
   De spertuloj
   FormatRekomendoj
   Gvidlinioj
   Oftaj demandoj
   Tipografio
Faktoj 
Informiloj 
Videoj 
Fotoj 
Bildoj 
Ligiloj 
Alŝutejo 
Kontakto 
Retlistoj 
Diskutejo 
SERĈU 


E@I
UEA
nitobe
EEU
EDE
Startu


FormatRekomendoj
12.5.2006

FormatRekomendoj

RIM: Artikolo de la TEJO-vikio pri la Format-rekomendoj por siaj membroj:

En la TEJO-diskutlisto pri informado ni venis al jena konkludo koncerne la enasocian komunikadon kaj disponigon de materialoj por uzo ekster TEJO, precipe en la [Reta Informcentro] (RIC).

Legendaj dokumentoj

Dokumentojn legendajn sed ne nepre prilaborendajn oni sendu en la formato PDF. Ĉiuj dokumentoj por ekstera publiko estu disponigataj en tiu formato, ĉar ĝi ebligas programsendependan afiŝadon de la enhavo pere de senkostaj programoj. Por krei PDF-dosierojn ekzistas abundo da eblecoj.

 

  • [PDFCreator] por Vindozo
  • En Linukso-KDE eblas simple instali PDF-presilon

Tekstaj dokumentoj:

Difino: Teksta dokumento konsistas el grandaj blokoj de teksto havantaj marĝene - se entute - grafikaĵojn kaj ilustraĵojn, kaj kies ĉefa celo estas prezento de ampleksa informo. Ekzemploj: aliĝiloj (foje), protokoloj, listoj, informiloj ktp.

Rekomendita (noto: "rekomendita" ĉi tie kaj sube ne signifas "deviga") formato: OpenDocument (.od*), kun samtempa disponigo en virda (Microsoft Office Word) .doc por nurvirdhavantoj.

Taŭgaj programoj:

  • [OpenOffice 2.0]
    • havebla por Vindozo, Mac, Linukso
    • senpage
    • en multaj lingvoj
    • Skriptebleco per Pitono

 

Grafikaj dokumentoj:

Difino: Grafika dokumento estas dokumento, kie tre gravas aspekta flanko. Grafika dokumento enhavas nur mallongajn leterĉenojn kaj ĉefe grafikajn elementojn, aŭ sufiĉe ampleksan grafikan prezenton, kiu estas grava por la aspekto de la dokumento. Ekzemploj: informiloj, T-ĉemizoj, plakatoj, aliĝiloj (foje) ktp.

Rekomendita programo:

  • [GIMP]
    • Senpage
    • Vindozo, Mac, Linukso kaj aliaj
    • Skriptebleco per Pitono kaj Perl
    • Grafika dokumento estu disponigita en pdf-formato.
    • Por "fora redaktado" estu prefere uzata programo, pri kiu interkonsentas la redaktantoj kaj havebla al ĉiuj.
    • Se temas pri unuopaj dosieroj, kiuj ne devas esti redaktataj de aliaj homoj poste, grafikantoj povas uzi kiun ajn programon laŭplaĉe kaj disponigi la rezultojn en pdf.

 

Broŝuroj

 

Difino: Broŝuroj estas dokumentoj, kiuj enhavas tekston kaj bildojn sur pluraj paĝoj. Dum ties kreado oni devas atenti pri ĝustaj randoj, enmeti diverstipaj tiparojn ktp. La celo estas prezenti ampleksan informon pliriĉigita per grafikaĵoj. Ekzemploj: Gazetoj, grandaj informiloj.

Ni rekomendas la uzon de [Scribus] post ties apero en versio 1.4 por verki broŝurojn. Ĝis tiam ni rekomendas la uzon de programoj por tekstaj dokumentoj.

Rekomendota programo:

 

  • [Scribus] 1.4
    • senpage
    • facile uzebla
    • en multaj lingvoj
    • havebla por Vindozo, Mac, Linukso, aliaj sistemoj
    • skriptebleco per Pitono
    • Tre bona PDF-kreilo

Aliaj dokumentoj

Aliaj dokumentoj (tabeloj ktp.) estu preparataj en formato, kontentiga por la homoj, kiuj devos poste uzi tiujn ĉi dokumentojn, laŭ interkonsento.

 

Ĝenerale pri skriptoj

Laŭ nuna uzstato ne necesas por ĉiu publikaĵo disponigi dosieron, kies enhavo ŝanĝeblas skripte. Por estontaj dokumentoj en multaj lingvoj, tio tamen estas konsiderinda kaj estu laŭnecese farebla.