Startpaĝo 
Konsiloj 
   Ĝenerale
   De spertuloj
   FormatRekomendoj
   Gvidlinioj
   Oftaj demandoj
   Tipografio
Faktoj 
Informiloj 
Videoj 
Fotoj 
Bildoj 
Ligiloj 
Alŝutejo 
Kontakto 
Retlistoj 
Diskutejo 
SERĈU 


E@I
UEA
nitobe
EEU
EDE
Startu


Ĝenerale
1.1.2006

Ĝenerala inform-strategio

Principoj:

  • Oni ne uzu argumentojn kiujn oni malfacile povas defendi ("ĉies dua" aŭ "lingvo de EŬ" estas malpli konvinka ol "lingvo de kaŝe montrite interesa, klera... internacia komunumo")
  • Oni parolu pri kio estAS, kaj ne kio povUS esti
  • Kiam vi parolas pri E-historio, zorgu ke la unuaj jardekoj ne okupas tro grandan parton
  • La Esperantistoj estas: lingvemaj, kleraj, ĝentilaj kaj toleremaj. Ne diru tion, sed montru tion!
  • Oni donu seriozajn, verecajn/realismajn informojn
  • Oni ne portu tro da E-signoj kaj ne aspektu sektisme
  • Oni strebu informi sed ne konvinki, oni ne estu altrudema
  • Povus esti bone prezenti ekzemplajn Esperantistojn, kiel ili eklernis la lingvon ks, kaj farante tion oni uzu interesajn, klerajn kaj socie-engaĝitajn homojn, i.a. ankaŭ famulojn (sed NE mitajn famulojn, kiuj ne vere estis E-istoj)
  • Depende de situacio kaj kunteksto, oni povas mencii la famajn subtenantajn organizojn kiel Unesko kaj UN, sed nur se oni scias pli konkrete pri kia subteno temas (koni la 'subten'-dokumenton)
  • Decidante pri uzindaj kaj maluzindaj vortoj oni tre atentu pri tio kion kiuj vortoj elvokas en kiuj lingvoj, kaj kiel kunteksto donas signifon al vortoj
  • Ne rakontu pri movadaj dokumentoj, ekz. "Praga manifesto", sed provizu ilin, se vi volas (aŭ se la ĵurnalisto demandas).
  • Oni ne uzu internajn movadajn dokumentojn kaj esperantan ĵargonon por la ekstero. ĵargono estas ekzemple "delegito", "verda lingvo", "movado", "samideano", "la (granda) majstro", "finvenkisto", "raŭmisto", sed ankaŭ "IS", "IJK", "TEJO" ktp. Se vi devas traduki "TEJO", tiam ne traduku laŭ vorte, sed redonu la nomon tiel, kiel oni normale farus en via lingvo.

"Danĝeraj" aŭ evitindaj diroj:

  • "Ĝi havas 16 regulojn kaj estas senescepta" - ne veras, kaj krome elvokas senton de primitiva / malviva lingvo.
  • "Esperanto estas logika / artefarita" - elvokas senton de ne-viva, malmola lingvo.
  • "Zamenhof estas kreinto de Esperanto" - pli bone diri 'iniciatinto'. Ne prezentu ĝin kiel la privatan lingvon de unu persono.
  • "Esperanto havas fortan kulturon, sed tamen ĝi estas neŭtrala ĉar ĝi ne portas kulturon de iu nacio.." - Estas kontraŭdiro se ne klaras ke "Esperanto havas fortan nenacian kulturon").
  • "La angla malbonas ĉar..." - oni ne ataku / primoku aliajn lingvojn por varbi pri E-o (oni akceptu komunikan kaj aliajn rolojn ankaŭ de la angla kaj ceteraj lingvoj)
  • Detaloj pri sociaj kutimoj de esperantistoj (ekz. Tekilumado, La Bamba, miksitaj duŝejoj) ne nepre lasos pozitivan impreson ĉe ĝenerala publiko.

Eblaj reagoj al kontraŭ-argumentoj:

  • nombro de E-kluboj en Eŭropo malkreskis dum la lastaj 10 jaroj - jes, sed tio estis ĝenerala tendenco ĉe NRO-j en Eŭropo; la entuta E-aktiveco tamen kreskis
  • Vidu ankaŭ oftaj demandoj.

Pliaj (konkretaj) konsiloj

Jen troviĝas pli detalaj informoj pri kreado kaj disvastigado de informoj pere de:

Ankaŭ troveblas konsiloj pri kiel:

 

La dokumentoj pri strategio en la ĉi-tiea paĝaro ankaŭ troveblas ĉi-tie kiel pdf-dokumento.

  • Anna Skudlarska
  • David-Emil Wickström
  • Jevgenij Gaŭs
  • Lu Wunsĉ-Rolŝoven
  • Sonja Petrovic
  • Ziko M. Sikosek

Dum Esperanto@Interreto-4 en Lesjöfors (Svedio) 2002.