Startpaĝo 
Konsiloj 
Faktoj 
Informiloj 
Videoj 
Fotoj 
Bildoj 
Ligiloj 
Alŝutejo 
Kontakto 
Retlistoj 
Diskutejo 
SERĈU 


E@I
UEA
nitobe
EEU
EDE
Startu
Tipografio papere kaj rete
12.5.2006

Tipografio papere kaj rete

Tipoj

Tipo – origine peceto de metalo kun litero, kiu ebligis presadon (1450) kaj tiel malplimultekostigis kaj rapidigis produktadon de libroj.

  • Iom poste estis eble ankaŭ produkti diversajn tiparojn.
  • La unua lernolibro pri Esperanto por rusoj jam enhavis multaj diversajn liter-tipojn.

Okcident-eŭropaj literoj aperas en du specoj:

  • Arial
  • Sans-Sherif (serifoj – aldonitaj, ĉefe horizontalaj, streketoj kiuj faciligas rekonon de literoj)

Times – tiparo de speco kun serifoj, farita en 1924 por la novaĵpapero "Times". Frakturo – tiparo uzata por gutenburga biblio, kaj daŭre por titoloj en iuj gazetoj, sed malfacile legebla por nun-tempaj legantoj.

  • Oni ne miksu multrajn tipojn en unu dokumento.
  • Oni ne miksu serifajn kaj sen-serifajn tipojn.
  • Por legindaj partoj de la teksto, oni elektu facile legeblajn tipojn.

Aliaj formatigoj

  • Oni prefere NE ŝanĝu distancon inter literoj, ĉar ĝi estas plej bona tia kia ĝi estas difinita por ĉiu tiparo.
  • Preferata liter-grandeco estas 10-12 pt.
  • Tro grandajn literojn (ekz. en titolo) la okulo malpli facile kaptas. Tial eble sufiĉas grasigi titolojn, aŭ grandigi ilin al nur 14.
  • Trapafo, distanco inter linioj, estu prefre 120% de liter-grandeco.
  • Pli facilas legi malpli larĝan tekston, do ekz. havi du kolumnojn k.s. Nombro de vortoj en unu linio estu ne pli ol 13-18.
  • Kiam linio estas tre mallonga kaj necesas streketa vortdivido ĉe fino de linio, ne estu pli ol 3 streketejo unu sub la alia.
  • Oni povas fari tekston dekstro-randeca, maldekstro-randeca, centrigita (taŭga por anoncoj k.s, sed ne por longaj tekstoj) aŭ ambaŭ-randeca (preferata ĉe larĝaj kolumnoj, sed ne por malgrandaj, ne eblas en ĉiuj programoj, ĉe HTML k.s).
  • Oni evitu komenci novan alineon fine de paĝo.
  • Estu pli granda spaco inter du alienoj, ol inter linioj ene de unu alineo. Ĉe retpaĝoj taŭgas simple havi tutan malplenan linion inter alienoj.
  • Ĉiukaze, tipografiaj normoj kaj kulturoj malsamas de lando al lando.

Emfazoj (substrekoj)

  • Ĉe skrib-maŝinoj eblis substreki vortojn por emfazi ilin. Nuntempe en retpaĝoj oni prefere ne substreku por emfazi, ĉar la substreko plej ofte signifas alklakgeblon.
  • Alia maniero de ankoraŭ skribmaŝina tempo estas ’m e t i t a’, kun pligrandigita spaco inter literoj. Estis tre kutima en libroj. Evitinda nuntempe, ĉar, kiel menciite, la distanco inter literoj estas ideale difinita por ĉiu paĝaro.
  • Kursivaj literoj aperis novtempe. Tre taŭgaj por emfazo ene de la teksto, vidigo de fremdaj vortoj k.s, sed en ekrano aspektas iom malbele kaj ne tiom facile legeblas, do evitinda ĉe retpaĝoj.
  • Dikaj literoj iĝis plej kutima emfazmaniero nun. Tamen, ĝi eble estas tro forta por enteksta emfazado, kaj oni ’rezervu’ ĝin por titoloj, aŭ emfazado kiam kursiva maniero ne taŭgas.
  • VERSALIOJ estas teksto-partoj per majusklaj literoj.
  • MAJUSKLETOJ estas tre utila por emfazi ion kio pli ofte aperas en la teksto (nomoj ekz).
  • Koloroj ofte uziĝas en retpaĝoj, por emfazi aŭ malsamigi partojn de la teksto.

Ĝeneralaj principoj:

  • se longa parto de teksto estas emfazita, la emfazo perdas fortecon.
  • oni ne uzu multajn specojn de emfazo ĉe sama teksto.

Formatoj

  • ”pano-skribo” – ordinara/normala teksto, rekomendo por ne-retaj informiloj: serifa tiparo, ĉar ĝi estas plej facile legebla, almenaŭ ĉe presitaj materialoj
  • titolo1 – (rekomendo) senserifa + pli granda (+2 pkt)
  • titolo 2 – (rekomendo) senserifa + grasa