Startpaĝo 
Konsiloj 
Faktoj 
Informiloj 
Videoj 
Fotoj 
Bildoj 
Ligiloj 
Alŝutejo 
Kontakto 
Retlistoj 
Diskutejo 
SERĈU 


E@I
UEA
nitobe
EEU
EDE
Startu
Informiloj - ĝeneralaj konsideroj
12.5.2006

Informiloj - ĝeneralaj konsideroj

Pripensu, kiom granda via informilo estu: ĉu unufoliaĵo, ĉu pli aŭ malpli dika broŝuro. Kriterioj: kostoj, informfluoj, enhavo.

Unufoliaĵo

Pozitivas:

  • malmultekosta
  • aktualigebla relative ofte (ekz. nova adreso de asocio)
  • ne tiom da laboro
  • verŝajneco grandas, ke interesato legos ĝin (eble eĉ ĉion)

Negativas:

  • relative malmulte da spaco
  • ne tiom prestiĝa

Restu je unu, du temoj, do ne tuŝu ĉiujn flankojn de E-o kaj via asocio ktp. Per facilaj rimedoj vi povas fari unu folion pli bela kaj interesa: simple faldu unu- aŭ dufoje, tiam vi ricevos plurajn kolonojn kaj havos eblecon por front-paĝo kaj dors-paĝo (aspekto de ordeco, pli prestiĝa).

Pluraj folioj, broŝuro

Konsideru: se vi havas pli ol unu folion, tiam vi bezonas agrafojn. Tio kostas relative multe. Se vi do volas havi ekz. nur du foliojn, tiam faru du unufoliaĵojn: ekzemple unu pri esperanto, unu pri via asocio. (Aŭ pri unu temo kiel lingvo, vojaĝoj per Pasporta Servo k.a.)
Plurfolia informilo indas ekde 4 aŭ 5 folioj, kiujn oni faldas (kaj oni havos 16 aŭ 20 paĝojn en formato A5). Se vi havas plurpaĝan informilon, kompreneble ne limiĝu al malmultaj temoj. Unu temo ne havu tro da spaco por si mem, sed nur 1 aŭ 2 paĝojn.

Eblaj temoj:

  • Lingvo (kun multaj ekzemploj)
  • Eventuale krome: kiel lerni esperanton (ekz. rekomendo de konkreta lernolibro)
  • 'Ideo' de E-o, idealismo (en ĝenerala, konvena maniero)
  • Aranĝoj
  • Vojaĝeblecoj (Pasporta Servo)
  • Kulturaĵoj (ekz. libroj, gazetoj, kaj muziko, tio po unu paĝon)
  • Historio
  • Interreto (kelkaj longdaŭraj adresoj, eblecoj per reto: ekz. kursoj, elŝuto)
  • Asocio (kiu oni estas, kiel atingi, kion faras ktp.)

Estu tre zorgema pri la korekteco de viaj nacilingvaj tekstoj; petu aliajn spertajn homojn pri kontrollegado (tio estas nemalhavebla). Kontrolu la aktualecon de informoj, adresoj, menciitaj aranĝoj.
Grafikaĵoj: Pli bonas malmultaj bonaj, ol multaj inter kiuj estas iuj nebonaj. Malbona signifas: tro malhela, tro neklara, t.e.: oni ne tuj kaptas la esencon de bildo, do ekzemple oni ne tuj vidas ke temas pri kantisto, kiam vi ilustras tekston pri esperanto-muziko. Rilate al grafikaj ikonoj: estu konsekvenca, kaj respektu vian domstilon. Informiĝu ĉe via presejo pri eblecoj, limdatoj, postuloj, reguloj.