Startpaĝo 
Konsiloj 
Faktoj 
Informiloj 
Videoj 
Fotoj 
Bildoj 
Ligiloj 
Alŝutejo 
Kontakto 
Retlistoj 
Diskutejo 
SERĈU 


E@I
UEA
nitobe
EEU
EDE
Startu
Rilato al / kun Ĵurnalistoj
11.5.2006

Rilato al / kun Ĵurnalistoj

Ĝeneralaj principoj

  • Konstanta daŭra kontakto - ankaŭ antaŭ renkontiĝo - havu reton da ĵurnalistoj kaj regule sendi mesaĝojn pri aranĝoj ktp. por ke ili sciu, ke ni ekzistas.
  • Ne forgesu, ke personaj kontaktoj (vide aŭ telefone) multe pli efikas ol (ret)poŝtaj.

Kiel prepariĝi

  • Aspekto - dependas de la celgrupo kaj kian bildon ni mem volas prezenti
    • Junuloj: iomete pli leĝere / malformale
    • Maljunuloj: konsideru kravaton / ne tiom leĝera vestaĵojn, tamen ankaŭ eble leĝere
  • Bone antaŭprepariĝu al ĉioj eventualaj demandoj
    • Demandoj pri Esperanto rekte (Celo, Historio, Daŭre viva, Kulturo, lingvo mem, antaŭjuĝoj)
    • Demandoj pri la movado (Historio, ĉu vivanta, kulturo)
    • Demandoj pri persona spertoj kaj historio
    • Eventuale demandoj pri la renkontiĝo (kiam, kiom da homoj, de kie, kial ĝi okazos, programo)
    • Faru skizon de kiel vi volas ke la prezentado estu

Argumentado / Planado de la parolado

  • Havu celon pri kio vi volas emfazi pri Esperanto
  • Estu ĝentila kaj afabla
  • Estu certa pri kio vi parolas kaj kian bildon pri Esperanto vi volas prezenti
  • Ne tro insistu pri viaj punktoj
  • Ne estu atakema
  • Aŭskultu (kaj aŭdu) la ĵurnalistojn
  • Estu pacienca eĉ kiam stultaj demandoj venos
  • Ne ĉio, kion vi pensas memkomprenebla, estas memkomprenebla por eksteruloj
  • Ne estu sekteca - ne tro emfazu la historion kaj esperantajn idolojn
  • Ne uzu mitojn kaj malĝustajn faktojn / faktojn pri kiuj vi ne certas. Vidu ĉi-tie por pliaj informoj pri mitoj.
  • Se vi ne konsentas kun demando ĉiukaze respondu al la demando, ne evitu ĝin, ĉar ĝi povas reveni (pli akra)
  • Se vi bezonas tempon respondante demandon, resumu la demandon en via respondo aŭ petu ripeton de la demando