Startpaĝo 
Konsiloj 
Faktoj 
Informiloj 
Videoj 
Fotoj 
Bildoj 
Ligiloj 
Alŝutejo 
Kontakto 
Retlistoj 
Diskutejo 
SERĈU 


E@I
UEA
nitobe
EEU
EDE
Startu
Standoj
11.5.2006

Standoj

  • Antaŭ ol iri al foiro, oni konsciu kia speco de homoj vizitas ĝin (ankaŭ ĉu entute indas la penon prezentiĝi tie).
  • Via celo estu: kontakti al multaj homoj, kaj en konvena maniero. Konvena signifas, ke oni konforme al unuopa interesato kondutas konvene. Se iu ne interesiĝas, tiam vi simple ne ĝenu lin – per tio vi konvene kundutas. Se iu interesiĝas pri lingvoj, kaj rakontas pri siaj problemoj kiel instruisto de fremda lingvo, tiam aŭskultu certan tempon – tio estas konvene, ĉar, unue, ĉar tio estas afabla, due, ĉar vi per tio iom lernas pri niaj celgrupoj. Ne donu la impreson ke vi vidas en la interesato nur iun objekton por misii.
  • Allogas havi loterion, bonbonojn, glumarkojn aŭ simile ĉe sia stando.
  • Oni elektu vestaĵon, depende de speco de foiro.
  • Oni ne troigu pri E-aj simboloj (malrekomendatas verda stelo ie ajn).
  • Se inter vizitantoj estas iu kveremulo/atakanto, oni ne eniru disputojn, kaj provu simple eviti la atakojn, lasi tiujn homojn opinii kion ili volas, kaj koncentriĝi ev. al aliaj vizitantoj.
  • Pli gravas transdoni simpatian, kleran, fidindan bildon, ol multegajn informojn.
  • Oni provu iom konversacii kun interesato, kaj tiel ekscii pri kio li ĉefe interesiĝas.