Startpaĝo 
Konsiloj 
Faktoj 
Informiloj 
Videoj 
Fotoj 
Bildoj 
Ligiloj 
Alŝutejo 
Kontakto 
Retlistoj 
Diskutejo 
SERĈU 


E@I
UEA
nitobe
EEU
EDE
Startu
Rektaj prezentoj
1.5.2006

Rektaj prezentoj (prelegoj)

Lokoj

  • en lernejoj/universitatoj (por prezenti E-on aŭ inviti al E-aranĝo)
  • en diversaj kluboj, ĉe grupoj de homoj kun alia komuna ŝatokupo
  • dum (antaŭ/post/dum paŭzoj) koncertoj, teatraĵoj aliaj publikaj prezentoj
  • dum malfermoj de iuj kunorganizitaj aranĝoj
  • ktp.

Oni konsideru/eksciu:

  • celgrupon
    • ne insisti je IS-etoso al bazlernejanoj aŭ lingvo-studentoj
    • mencii lerno-facilecon al ne-lingvo-interesitoj, sed ne detaligi
    • paroli pri PS al vojaĝemuloj
  • prezento-daŭron
    • je kiu oni disponas
    • dum kiu oni povas teni intereson de la publiko (bona prelego daŭras ĝenerale ne pli longe ol 30 min)
  • tempon
    • oni ne vizitu universitaton en ekzamena periodo
    • oni ne varbu por aranĝo kiam homoj jam planis ion alian por tiu tempo, aŭ tro frue, kiam homoj povus forgesi, aŭ ankoraŭ ne povas aliĝi...
  • lokon/etoson
  • kialon de la prezento (ĉu oni estas invitita prezenti aŭ invitanta aŭskultantojn)
  • enhavon de la prezento (ĉu oni prezentas Esperanton, aŭ E-organizojn, aŭ konkretan E-aranĝon)

JES:

  • laŭeble bone antaŭpreparu strukturon de la prezento kaj montro-materialojn; ankaŭ prezentu ĝin en la komenco/dum la prezento
  • se eblas, provludu
  • strebu prezenti nemultajn, konkretajn, facile komopreneblajn kaj memorindaj aferojn, kiuj lasos pozitivan impreson kaj plaĉajn sentojn pri E-o ĉe ĉeestantoj (uzu simplajn frazojn)
  • ripetu la plej gravajn punktojn
  • montrante diversajn flankojn de E-realeco, atentu ne miksi diversajn aferoj, strebu finparoli pri unu, antaŭ ol eki pri la sekva
  • certigu ke homoj scias kie poste mem trovi pliajn informojn, kiun kontakti...
  • prefere ofertu ion kunporteblan - informileton kun ret-adreso k.s.
  • invitu lokajn ĵurnalistojn al la prezento
  • ludigu laŭeble iun muzikon
  • faru etajn paŭzojn se la prelego estas pli longa ol 30-40 min

NE:

  • provu diri ĉion, superŝuti homojn per informoj
  • parolu tro longe senitrerompe
  • promesu ke io okazos post la prezento (E-kurso, festivalo, plia vizito), kaj poste ne realigi tion